G I T A R F A R A D O

Mi planas priskribi ĉiun paŝon de la konstruado de gitaroj ĉi tie. Tio estas io, kion mi deziras fari jam de longe. La ĉefa kialo por mia longa prokrasto estas la manko de fakaj vortoj. Nu, eble la vortoj jam ekzistas kaj mi simple ne scias pri ia fonto kie mi povas trovi ilin. Mi aûdis pri la prilaborado de eldononta terminaron de muzikinstrumentoj antaŭ kelkaj jaroj, sed ĝis nun, ĝi ankoraŭ ne aperis.

Specife, mi bezonas vortojn por gitaroj por ke mi povu ĝuste priskribi ĉiun procedon (kaj estas multego da procedoj). Mi ne parolas pri la eksteraj partoj de gitaroj. Tiuj vortoj estas malmultaj kaj facile troveblaj, ekzemple, in Vikipedio. Mi bezonas la nomojn por ĉiuj internaj partoj, pecoj de ligno, kaj procedoj, kiujn oni faras je ĉiu paŝo.

Mi malkovris plurajn vortojn danke al komento de Esperantisto el Britujo, kiu nomiĝas Andreo. Mi verkis blogartikolon kaj faris filmeton kie mi proponis multe da vortoj (plejparte divenoj) por tiuj gitarpartoj. Andreo komentis kaj donis al mi pli bonajn proponojn por kelkaj el la vortoj.

Mi kreis liston de fakaj vortoj, kiu konsistas el proponoj de ambaû mi kaj Andreo. Mi intencas, ke ĝi estu vivanta listo, kiun mi povos ĝisdatigi ĝis ĝi fariĝos ĝusta kaj kompleta.

JEN LA TERMINARO



Mi kreis videojn de miaj unuaj gitar-projektoj. Se vi havas tempon, vi povas spekti videojn de miaj unuaj du.

La unua:

La dua: