Jen listo de vortoj, kiujn mi uzis en du filmetoj por nomi la diversajn partojn de gitaroj. Estas malfacile trovi ĝustajn vortojn, do mi devis diveni multe. Kelkaj el ili estas miaj propraj proponoj (divenoj plejparte), kelkaj estas proponoj de aliaj Esperantistoj, aliajn mi trovis rete (ekzemple ĉe Bertilow.com (ege helmpema retpaĝo), kaj ankoraŭ pli restas, kiujn mi simple ne scias.
Mi kreis ankaux liston de la diversaj procedoj rilate al gitarfarado.
Se vi havas aliajn proponojn, aŭ konas fonton kie troviĝas fakaj terminoj por gitarfarado / lignoprilaboro, BONVOLE KONTAKTU MIN!!
Sube de la listoj, mi aldonis la du filmetojn, kuijn mi menciis.
P A R T O J
ANGLA | ESPERANTO |
---|---|
back / back plate | dorso / dorsa tabulo |
back braces | dors-trabetoj |
back reinforcement strip or "marriage strip" |
dorsa juntofortigilo |
body | korpo |
bridge | ponto |
bridge plate | pontoplato |
cable / cord | kablo |
capo | kapotasto |
end/tail block | finbloko |
finger braces (soundboard brace pieces) |
fingro-trabetoj |
fingerboard / fretboard | fingrotabulo |
frets | fretoj |
head/heel block | kap-/kolbloko |
headplate | kapoplato ? |
heel | kalkano |
input jack | enmetingo / enigingo | kerfed linings | fenditaj tegaĵ-strioj |
nut | selo |
pick up | sonprenilo |
saddle | pontoselo ? |
sides | flankoj |
side braces/struts | flank-trabetoj |
soundboard | sontabulo |
soundhole | sontruo |
strings | kordoj |
tone bars (soundboard brace pieces) |
ton-trabetoj |
tremolo arm | sontremigilo |
truss rod | stabiliga stango |
tuners | agordiloj |
upper transverse bar | supra transversa trabeto (soundboard brace piece) |
upper transverse patch | supra transversa flikaĵo? (soundboard brace piece) |
veneer | furniro ? |
x-brace (soundboard brace pieces) |
x-trabeto |
P R O C E D O J
ANGLA | ESPERANTO |
---|---|
to apply a coat of varnish | provizi tavolon da verniso |
to bend the sides | kurbigi la flankojn |
to finish (i.e., apply varnish) | vernisi |
to install the frets | enigi la fretojn (en la fingrotabulon) |
to join the plates | kunglui la tabulojn |
to joint the plates (the edges, specifically) |
glatigi la tabuleĝojn (ekz., per rabotilo) |
to notch the nut | noĉi la selon |
to thickness (the back, sides, etc...) | maldikigi (la dorson, flankojn, ktp...) |
F I L M E T O J