P R I

Mi nomiĝas Kristoforo kaj mi kreis tiun ĉi retpaĝon por ke mi havu unu lokon kie mi povas teni ĉiujn miajn interesojn, ĉu lingvajn aŭ alie.

Do, kiu mi estas?

LINGVOLERNANTO

Dum mia vivo, mi provis lerni plurajn naciajn lingvojn, sed mi multe pli ĝuas lerni konstruitajn lingvojn.

Mi eĉ kreis du proprajn konstruitajn lingvojn. Ili ne estas kompletaj kaj verŝajne neniam estos, sed ili estas bonaj amuzaĵoj de tempo al tempo.

GITARFARISTO / JUTUBISTO

Unu el miaj plej ŝatataj hobioj estas gitarfarado, sed la pasio ekis kun lignoprilaboro. Mi komencis fari lignaĵojn en 2012. Mia patro donis al mi kelkajn ilojn dum la fruaj jaroj de mia edziĝo ĉirkau 2009 aŭ 2010 kaj du jarojn poste, ĉefe pro streso, mi komencis fari lignaĵojn dum mia libertempo.

Unu jaron post tio, mi decidis provi fari JuTubajn filmetojn. Mi faris diversajn projektojn kaj filmetojn dum la sekvantaj ses jaroj ĝis 2020 kiam mi faris mian unuan manfaritan gitaron. Mi tiom ĝuis la projekton, ke mi nun planas esti profesia gitarfaristo en la estonteco post kiam mi eksiĝos el mia aktuala kariero.

Alklaku la Instagram-ikonon sube por visiti mian lignoprilaboran Instagram-kanalon kaj vidi fotojn de miaj projektoj.