L A   H I S P A N A

Mi ek- kaj plu-lernis la hispanan multfoje dum mia vivo. Ĉiun fojon, mi lernas iomete pli ol kion mi lernis la antaŭan fojon.

La lastan fojon, mi faris 30-tagan defion en mia Instagram-kanalo kaj registris 30 filmetojn parolante la hispanan.

Mi kreis kompilaĵon de tiuj 30 filmetoj en kvin videoj, kiujn mi alŝutis al mia JuTuba kanalo. Trovu videoliston de tiuj videoj sube.

La ĉefa kialo mi provis la defion estis paroligi min kaj pligrandigi mian vortostokon en la lingvo. Antaŭaj provoj lerni ĝin estis faritaj ĉefe per legado kaj skribado. Mi ne vere multe parolis ĝin. La defio estis sukcesa kaj tre profitdona por mi, sed laŭ mia kutimo, mi ne persistis en la lingvo ĝis altnivelo. Mi estas tro pigra.